Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al mia patrino Esperanto 1994-12 Arg-126-64 | MR-263-3a 2004-02-05 09:55 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * An meine Mutter Germana Arg-125-64 | MR-263-3a 2003-10-26 01:25 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Al mia patrino

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Poemon belan emus fari mi
Pri via am’ kaj fideleco via
Volonte vekus mi talenton ĉi
Por glori vin per io poezia.
 
Sed kiom ankaŭ pripensadis mi
Kaj kiom ankaŭ mi la rimojn metis,
De l’ koro ondoj fluis super ĝi,
La artan konstruaĵon teren ĵetis.
 
Nun prenu tiun simplan donon ĉi,
Ĉi tiujn simplajn vortojn senornamajn.
Animon mian tutan donas mi
Kaj kune ĉiujn miajn sentojn amajn.
 
Traduko de la Germana poemo "An meine
Mutter" de Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1994-12.