Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hebbel, Christian Friedrich * Herbstbild Germana Arg-1227-610 2012-10-11 14:16 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Aŭtuna bildo Esperanto 2008-11-03 Arg-1573-610 | MR-469-3 2013-01-21 13:44 Manfred nur tiun forigu

Christian Friedrich Hebbel,
Aŭtuna bildo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Neniam vidis tian tagon mi!
Senspira kvazaŭ estas la aer’,
Susure tamen falas ĉie ĉi
Plej belaj fruktoj suben al la ter’.
 
Ne ĝenu tiun feston de l’ natur’!
Rikolto ĝia estas tio nun,
Ja malligiĝas de la branĉoj nur
La fruktoj faligitaj de la sun’.
 
Traduko de la Germana poemo "Herbstbild"
de Christian Friedrich Hebbel (*1813-03-18
- †1863-12-13) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2008-11-03.