Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
    tradukita de Antoni Grabowski
 
’T is the last rose of summer left blooming alone;   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,
All her lovely companions are faded and gone;   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.
No flower of her kindred, no rosebud is nigh,   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,
To reflect back her blushes, to give sigh for sigh.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
I'll not leave thee, thou lone one! To pine on the stem;   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;
Since the lovely are sleeping, go sleep thou with them.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!
Thus kindly I scatter thy leaves o'er the bed,   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:
Where thy mates of the garden lie scentless and dead.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!
 
So soon may I follow when friendships decay,   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,
And from Love's shining circle the gems drop away.   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.
When true hearts lie wither'd and fond ones are flown,   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,
Oh! who would inhabit this bleak world alone?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.