Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Marie Hankel * Sankta nokto Esperanto Arg-925-477 2008-09-24 15:48 Manfred nur tiun forigu

Marie Hankel,
Sankta nokto

 
Sankta nokto, luma hela,
Ĉiujare vi revenas,
Vi la vivon igas bela,
Vi la homojn ame benas.
 
Vi alportas belajn horojn
Al la familia rondo,
Vi ĝojigas homajn korojn
Ĉie en la vasta mondo.
 
Vi parolas pri la amo,
Pri kuraĝo kaj espero,
Ekbruliĝas nova flamo,
Nova lumo nun sur tero.
 
Sub la bela, verda stelo,
Sankta nokto, ni vin festas!
Nia ideala celo
Paco, amo, ĝojo estas!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15).

La poemon trovis s-ro Lars Kromann
(Stenbrydervej 6, Værløse, DK4640 Fakse
[lars.ev@get2net.dk]) en la malnova dana
poem-libreto "La Verda Espero", 2-a
jarkolekto, decembro 1912, n-ro 10, eldonita
de Aarhus Esperanto-Forening. Li sendis
tiun rete al mi, Manfred Retzlaff, la 24an
de Septembro 2008. Verŝajne ĝi estis
prenita el la poem-kolekto "Sableroj",
siatempe eldonita de la aŭtorino Marie
Hankel.