Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 7, In stiller Nacht Germana Arg-842-428 2007-12-27 19:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto Esperanto Arg-843-428 2007-12-27 19:04 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto Esperanto Arg-844-428 2007-12-27 19:06 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto

 

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 7, En trankvila nokto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
sen traduk-variantoj    
 
1 Sur la kort’ de Bodinktorp’ la   1 Sur la kort’ de Bodinktorp’ la2)
rikolt-festo malbruiĝis;   rikolt-festo malbruiĝis;
la hal-domo kaj la staloj   la hal-domo kaj la staloj
ennebule vualiĝis.   ennebule vualiĝis.
 
2 Vualiĝis la tempioj   2 Vualiĝis la tempioj
de l’ dormantoj med-ebriaj,   de l’ dormantoj med-ebriaj,
kiuj sin ensonĝe turnis   kiuj sin ensonĝe turnis
laŭ la sonoj melodiaj.   laŭ la sonoj melodiaj.
 
3 Vualiĝis du okuloj   3 Vualiĝis du okuloj
larmoplenaj de knabino,   larmoplenaj de knabino,
fermiĝantaj nur malfrue   fermiĝantaj nur malfrue
post preĝado, je l’ noktfino. -   post preĝado, je l’ noktfino. -
 
4 Ĉirkaŭ l’ korto en mallumo   4 Ĉirkaŭ l’ korto en mallumo
jen tri uloj kaŝe iris,   jen tri uloj kaŝe iris,
ĉu por fari fian krimon,   ĉu por fari fian krimon,
ĉu observi ĝin deziris?   ĉu observi ĝin deziris?
 
5 Iu ĉe l’ arbaro vagis   5 Iu ĉe l’ arbaro vagis
tra eriko kaj genisto   tra eriko kaj genisto
- kiom koleregis tiu -   - kiom koleregis tiu -
kiel en la nokt’ ŝtelisto.   kiel en la nokt’ ŝtelisto.
 
6 Al fagŝelo sian vangon,   6 Al fagŝelo sian vangon,
la ardantan, li alpremis,   la ardantan, li alpremis,
ĉe deklivo teren glitis,   ĉe deklivo teren glitis,
kiel vunda besto ĝemis.   kiel vunda besto ĝemis.
 
7 Iu de la stoplokampo   7 Iu de la stoplokampo
glitis ombre en malhelo   glitis ombre en malhelo
ĝis la kort-baril’ kaj staloj,   ĝis la kort-baril’ kaj staloj,
kiel nokte la mustelo.   kiel nokte la mustelo.
 
8 Kaj rapide suprengrimpis   8 Kaj rapide suprengrimpis
li la trunkon de betulo,   li la trunkon de betulo,
enbranĉare de la vento   enbranĉare de la vento
sin luligis tiu ulo. -   sin luligis tiu ulo. -
 
9 Iu tra la fraksenaro,   9 Iu tra la fraksenaro,
kiel nokte la ŝtelistoj,   kiel nokte la ŝtelistoj,
iris al la loko, kie   iris al la loko, kie
kuŝis domoj de servistoj.   kuŝis domoj de servistoj.
 
10 Li sin kaŭris ĉe la domo   10 Li sin kaŭris ĉe la domo
de l’ sinjor’ en la silento;   de l’ sinjor’ en la silento;
tiam raslis io tie   tiam raslis io tie
kiel kano en la vento.   kiel kano en la vento.
 
11 Poste, kvazaŭ tretus iu   11 Poste, kvazaŭ tretus iu
jen sur plankon, knaris io;   jen sur plankon, knaris io;
poste ardo - kaj de l’ kato,   poste ardo - kaj de l’ kato,
de l’ sovaĝa, raŭka krio.   de l’ sovaĝa, raŭka krio.
 
12 En la hala konstruaĵo   12 En la hala konstruaĵo
batis io, bruis sono,   batis io, bruis sono,
kvazaŭ sentus dom-spirito   kvazaŭ sentus dom-spirito
la minacon de malbono.   la minacon de malbono.
 
13 Sin etendis kaj buliĝis   13 Sin etendis kaj buliĝis3)
ruĝaj serpentaĉoj tie,   ruĝaj serpentaĉoj tie,
tra la fendoj, tra la juntoj   tra la fendoj, tra la juntoj
sin enigis konvulsie.   sin enigis konvulsie.
 
14 Jen sovaĝaj ruĝaj flamoj   14 Jen sovaĝaj ruĝaj flamoj
hastis de la fundamento   hastis de la fundamento
supren ĝis la domo-gablo,   supren ĝis la domo-gablo,
kaj jam brulis la tegmento!   kaj jam brulis la tegmento!
 
15 Ĉirkaŭ vandoj kaj tegmentoj,   15 Ĉirkaŭ vandoj kaj tegmentoj,
de la bazo de la halo,   de la bazo de la halo,
supren ondis faldoriĉa   supren ondis faldoriĉa
fajra vesto, fum-vualo.   fajra vesto, fum-vualo.
 
16 Servistino de la grafo   16 Servistino de la grafo
el la domo elkuregis,   el la domo elkuregis,
la pordegon de l’ garbejo   la pordegon de l’ garbejo
ambaŭmane ŝi bategis.   ambaŭmane ŝi bategis.
 
17 „Helpu! Savu Hildegundon!   17 „Helpu! Savu Hildegundon!
Kuŝas svene, senkonscie   Kuŝas svene, senkonscie
sur la plank’ la graf’, ŝi volas   sur la plank’ la graf’, ŝi volas
lin ne lasi sola tie!“   lin ne lasi sola tie!“4)
 
18 Sed la akra kri’ ne vekis   18 Sed la akra kri’ ne vekis
la dormantojn en la domo;   la dormantojn en la domo;
Nur Ajgino alkuregis,   Nur Ajgino alkuregis,
estis ŝi la sola homo,   estis ŝi la sola homo,
 
19 kiu prenis la sitelon.   19 kiu prenis la sitelon.
Sed subite staris tie   Sed subite staris tie
meze sur la kort’ Elmaro,   meze sur la kort’ Elmaro,
kvazaŭ venis de nenie.   kvazaŭ venis de nenie.
 
20 Pretersaltis lin la Franko,   20 Pretersaltis lin la Franko,
veston en la man’ tenanta,   veston en la man’ tenanta,
de la fajr’ ekbruligitan,   de la fajr’ ekbruligitan,
kaj pri tiu lamentanta.   kaj pri tiu lamentanta.
 
21 Saltis jam Elmar’, la falko   21 Saltis jam Elmar’, la falko
meze en la incendion,   meze en la incendion,
je la kri’ de l’ servistino,   je la kri’ de l’ servistino,
kaj eĉ ne timante ion.   kaj eĉ ne timante ion.
 
22 Saltis li en la inferon   22 Saltis li en la inferon
fuman kaj flamaran same   fuman kaj flamaran same
haste, kiel elkurinta   haste, kiel elkurinta
estis jena Frank’ elflame.   estis jena Frank’ elflame.
 
23 En la traboj kaj ĉevronoj   23 En la traboj kaj ĉevronoj
krako, muĝ’, obtuza bruo!   krako, muĝ’, obtuza bruo!
Helpu Di’ al la bravulo,   Helpu Di’ al la bravulo,
al la forlasita duo!   al la forlasita duo!
 
24 Fum’ kaj ardo lin ĉirkaŭis.   24 Fum’ kaj ardo lin ĉirkaŭis.
Helpas Di’ al kuraĝulo!   Helpas Di’ al kuraĝulo!
Portis li sur siaj brakoj   Portis li sur siaj brakoj
ilin suben tra la brulo   ilin suben tra la brulo5)
 
25 en la korton al tilio.   25 en la korton al tilio.
Hildegund’ lin dankis treme;   Hildegund’ lin dankis treme;
ankaŭ dankis lin la grafo,   ankaŭ dankis lin la grafo,
sed kun digno, reteneme.   sed kun digno, reteneme.
 
26 Kaj elkuris jen el sia   26 Kaj elkuris jen el sia
dom’ la servistar’ plorante.   dom’ la servistar’ plorante.
Vokis la major’: „Ekfalas   Vokis la major’: „Ekfalas
la fronton’ balanciĝante!   la fronton’ balanciĝante!
 
27 Venu vi al la fojndomo   27 Venu vi al la fojndomo
kun siteloj kaj eskalo,   kun siteloj kaj eskalo,
por estingi tie flamojn;   por estingi tie flamojn;
ne saveblas plu la halo!   ne saveblas plu la halo!
 
28 Emas vi al la festado,   28 Emas vi al la festado,
nur ne al laboro via;   nur ne al laboro via;
sed atendu iom, mi ĝin   sed atendu iom, mi ĝin
notos en notlibro mia!   notos en notlibro mia!
 
29 Altaj flamoj ĝisĉielaj!   29 Altaj flamoj ĝisĉielaj!
Kia ega incendio!   Kia ega incendio!
Ĝin ekblovis la diablo   Ĝin ekblovis la diablo
certe! Min pardonu Dio!“ -   certe! Min pardonu Dio!“ -
 
30 Venis Gerd’, la ĉefservisto,   30 Venis Gerd’, la ĉefservisto,
el garbej’ balanciĝante,   el garbej’ balanciĝante,
konfuzite, fiksokule   konfuzite, fiksokule
en la fajron rigardante.   en la fajron rigardante.
 
31 Gerdo, vi mizera ulo,   31 Gerdo, vi mizera ulo,
la trinkemo vin blindigis,   la trinkemo vin blindigis,
kun la kap’ en plenigitan   kun la kap’ en plenigitan
sitelegon vin faligis!   sitelegon vin faligis!
 
32 Diris jen Ajgin’ plorride:   32 Diris jen Ajgin’ plorride:
„Kara malsekulo mia,   „Kara malsekulo mia,
vi erare iris al la   vi erare iris al la6)
akvo en ebrio via!   akvo en ebrio via!
 
33 Vi ne diru ´Kristo helpu!´;   33 Vi ne diru ´Kristo helpu!´;
ĉar vi estas ja kristano   ĉar vi estas ja kristano
nur baptita ĝiskolume;   nur baptita ĝiskolume;
estas vi duonpagano!   estas vi duonpagano!
 
34 Por kaptado de angiloj   34 Por kaptado de angiloj
oni iru al rivero!   oni iru al rivero!
En barel’ ne estas iaj   En barel’ ne estas iaj
fiŝoj, sed en la Emero!"1)   fiŝoj, sed en la Emero!"7)
 
35 Diris la malseka Gerdo:   35 Diris la malseka Gerdo:
„Se mi kaptus vin, serpenton   „Se mi kaptus vin, serpenton
glatan havus mi, sed mi ne   glatan havus mi, sed mi ne
sentas iun tian senton.“ -   sentas iun tian senton.“ -
 
36 Izenhardo, la majoro,   36 Izenhardo, la majoro,
for la ebriulon ŝiris,   for la ebriulon ŝiris,
kaj insulte, akravoĉe   kaj insulte, akravoĉe
al gapantoj ion diris.   al gapantoj ion diris.
 
37 Rab’, la maljunul’, por helpi   37 Rab’, la maljunul’, por helpi
kun servisto sia venis,   kun servisto sia venis,
kaj Dodiko kun Titmaro;   kaj Dodiko kun Titmaro;
ĉiu tuj sitelon prenis.   ĉiu tuj sitelon prenis.
 
38 Verinhard’ barelon portis,   38 Verinhard’ barelon portis,
plenigitan ĝis la rando;   plenigitan ĝis la rando;
diris li: „Mi vidos supre,   diris li: „Mi vidos supre,
vi atentu pri la vando!“ -   vi atentu pri la vando!“ -
 
39 Jam rompiĝis la haldomo,   39 Jam rompiĝis la haldomo,
de la fajro detruita;   de la fajro detruita;
lumis la arbaro ruĝe,   lumis la arbaro ruĝe,
de la brulo lumigita. -   de la brulo lumigita. -
 
40 Sed la graf’ kun la filino   40 Sed la graf’ kun la filino
ĉe l’ tili’ ankoraŭ sidis,   ĉe l’ tili’ ankoraŭ sidis,
nur flustrante kelkaj vortojn   nur flustrante kelkaj vortojn
en la flamojn daŭre vidis.   en la flamojn daŭre vidis.
 
41 „Nobla graf’, vin trafis dura   41 „Nobla graf’, vin trafis dura
sorto“, diris jen Elmaro,   sorto“, diris jen Elmaro,
„venu! Malfermita estas   „venu! Malfermita estas
la dompordo de l’ najbaro.!   la dompordo de l’ najbaro.!
 
42 Sed la maljunul’ respondis:   42 Sed la maljunul’ respondis:
„Dankon pro bonvolo via!   „Dankon pro bonvolo via!
Sed instalos mi kabanon   Sed instalos mi kabanon
ja sur propra grundo mia.“   ja sur propra grundo mia.“
 
43 Vokis Gero: „Brava faro   43 Vokis Gero: „Brava faro
estas, aglon elnestigi,   estas, aglon elnestigi,
por lin poste en la propra   por lin poste en la propra
domo noble enkaĝigi!   domo noble enkaĝigi!
 
44 Vi jam estas ekkonita!   44 Vi jam estas ekkonita!
Mi akuzas vin, fiulo!   Mi akuzas vin, fiulo!
Aŭdu, viroj, pro venĝado   Aŭdu, viroj, pro venĝado
li fariĝis bruligulo!“   li fariĝis bruligulo!“
 
45 Jen Ajgin’: „Vi mensogulo!   45 Jen Ajgin’: „Vi mensogulo!
Kalumnii vi ja vere   Kalumnii vi ja vere
nur aŭdacas!“ Verinhard’ nur   nur aŭdacas!“ Verinhard’ nur
alrigardis lin kolere.   alrigardis lin kolere.
 
46 Diris Rab’: „Vi devos ne per   46 Diris Rab’: „Vi devos ne per
vortoj antaŭ tribunalo   vortoj antaŭ tribunalo
pruvi tion, sed per glavo   pruvi tion, sed per glavo
en vir-kontraŭ-vir-batalo!“   en vir-kontraŭ-vir-batalo!“
 
47 Kolerege alrigardis   47 Kolerege alrigardis8)
nun Elmaro Geron, rekte   nun Elmaro Geron, rekte
antaŭ tiu sin starigis -   antaŭ tiu sin starigis -
sin deturnis malrespekte.   sin deturnis malrespekte.
 
48 Kun respekto li sin klinis   48 Kun respekto li sin klinis
antaŭ l’ graf’ kaj la filino,   antaŭ l’ graf’ kaj la filino,
lace iris for; ne estis   lace iris for; ne estis
respondita lia klino.   respondita lia klino.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 7, In stiller Nacht " de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
  Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 7, In stiller Nacht " de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) La Emero, germane: Emmer, estas rivero,
kiu trafluas la distrikton de la Neto, en
kiu rolas tiu ĉi rakontaĵo.
  2) aŭ: \\Sur la korto malbruiĝis\\de l’
rikolta fest’ turbulo;\\la hal-domo kaj
la staloj\\vualiĝis en nebulo.
    3) aŭ: \\Estis ja spiritoj fiaj,\\kiuj
sible sin etendis,\\en la juntojn, en la
fendojn\\ruĝajn serpentaĉojn sendis.
    4) aŭ: ne postlasi tiu tie!“
    5) aŭ: ambaŭ suben tra la brulo.
    6) aŭ: \\iris vi al la malĝusta\\akvo en
ebrio via!
    7) La Emero, germane: Emmer, estas rivero,
kiu trafluas la distrikton de la Neto, en
kiu rolas tiu ĉi rakontaĵo.
    8) aŭ: \\Kolerege ekatakis\\jen Elmaro Geron,
rekte\\antaŭ tiu haltis kaj sin\\turnis
de li malrespekte.