Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bonte, Otto Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Burkhardt, Adolf Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Claudius, Matthias * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Gießner, Joachim Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun forigu
Holz, Guido Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Otto Bonte
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
steletoj ekheliĝis,   Steletoj ekheliĝis,
ravante homojn nin.   Ravante homojn nin;
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
nebulo pala levas sin.   Nebulo pala levas sin.
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ho, mondo la kvieta,
la mond' ne plu sin movas   Kaj kiel ŝajnas eta
sub paca, klara lun'.   Krepuska en kovril';
Nun petu noktan benon,   Por ke vi en ĉambreto
de l'tago la ĉagrenon   Samkiel infaneto
dormantaj vi forgesu nun.   Senzorge dormu en lulil'.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. Rigardu nun la lunon,
en brila ronda belo   Vi vidas nur duonon,
duon-videbla nur.1)   Sed tamen ronda ĝi.
Ĉar multon ni ne vidas,   Ni ofte ion ridas,
ni ofte ĝin priridas,   Ĉar ni ne klare vidas,
malsaĝe juĝas kun plezur'.   Ke ĉie regas harmoni'.
 
4. .....................   4. .....................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
 
5. .....................   5. .....................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
 
6. .....................   6. .....................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
........................   ........................
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Ekkuŝu nun, gefratoj,
kuŝigu vin sen plago,   De bona Di' ŝirmataj
silentas la anim'.   Kun tuta la homar'.
Ne punu nian faron,   Kar-Dio ne nin punu,
sed nin kaj la najbaron   Trankvilan dormon donu
dormigu, Dio, nun sem tim'.   Kaj al malsana la najbar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.