Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Vaga kanto Esperanto 1907 Arg-766-389 2007-03-18 11:59 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 11 * Studentenlied Germana Arg-765-389 2007-03-18 12:09 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Studenta kanto Esperanto 2007-03-20 Arg-767-389 2007-03-23 11:43 Manfred nur tiun forigu

N. N. 11,
Studenta kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La tutan tagon studis mi
Senpaŭze ĝis vesper'.
Nun dediĉita estu ĝi
Finfine al bier'.
Nur volas iri hejmen mi,
se sonas de l' gardisto kri'.
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
2. Plej bela aĵ' en mondo ĉi
Ja estas am' kaj vin',
Brakumas mian inon mi
Kaj sentas princo min.
Mi revas, ke kun reĝa kron'
Mi sidas alte sur la tron'.
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
3. Se hom' ne sentas ĉarmon de
La bel' kaj de la vin',
Na ŝatas tiun mi kaj ne
Salutas kore lin.
Egala ŝajnas tiu ĉi
Al malfekunda kamp' al mi.
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
4. Jam ofte mi - ĉe la ĉiel' -
Pensadis pri l' kamel':
Komforton havas tiu ĉi;
Ĉar portos ĝi en si
Barelon, se ne akvo en
Ĉi tiu estus jen.
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
5. Ho, karaj fratoj, estas ne
Plu klara pens' en mi;
Mi havas la impreson, ke
forlasis min raci'.
Tordiĝas miaj sensoj kvin
Kaj tio konfuzigas min.
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
6. Plenigu por mi drinkemul'
La glason ree vi!
Ĝin notu, mastro, sur tabul',
Pruntita estu ĝi.
Mi lasas mian ĉapon kun
promes' de posta pago nun.1)
Vivállerallál-lerállerallá,
Vivállerallállerallá!
 
Traduko de la Germana poemo "Studentenlied"
de N. N. 11 en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-03-20.

La originan germana-lingvan tekston de
tiu ĉi kanto mi, Manfred Retzlaff, elprenis
el la retejo de sinjoroFrank Petersohn
http://ingeb.org/Lieder/ichhabde.html.
Tie estas indikite, ke la dua kaj la tria
strofoj estas antaŭ la jaro 1794 verkitaj
de Joachim Perinet (1765-1816). Vidu
ankaŭ:
http://www.markomannia.org/index.php?target=liederbuchlied&liedid=284.
La melodio de la kanto estas indikita en
ambaŭ retejoj en formo de midi-dosiero.
 
1) aŭ:\\Kaj prenu mian ĉapon ĉi,\\Ĝi estu
via garanti'