Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Akvomuelilo ĉe Monastero Esperanto 1996 Arg-711-358 | MR-283-1a 2006-03-31 10:07 Manfred nur tiun forigu
Hermann Löns * Pleistermühle bei Münster Germana Arg-710-358 2006-03-31 10:05 Manfred nur tiun aldonu

Hermann Löns,
Akvomuelilo ĉe Monastero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Siringo kaj lilak’ odore
En mia laŭb’ ĉirkaŭas min,
Laburno-branĉoj pezaflore
Desupre pendoligas sin.
 
Jen kuŝas barko surrivere,
Jen ŝprucas akvomuelil’,
Hirundoj ludas enaere,
En fragmitar’ libela bril’.
 
Mirinda estas la tremado
De l’ ondoj en la sunradi’,
La scintilado, la glimado, -
Ne scias miajn pensojn mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Pleistermühle
bei Münster" de Hermann Löns (*1866-08-29
- †1914-09-26) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1996.