Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Pillath Vestfalia kanto Esperanto 1920 Arg-848-329 2010-05-26 15:52 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vestfalio-kanto Esperanto 2005-10 Arg-664-329 2012-11-30 09:40 Manfred nur tiun forigu
Emil Rittershaus * Westfalenlied Germana 1868 Arg-663-329 2012-11-30 09:42 Manfred nur tiun aldonu

Emil Rittershaus,
Vestfalio-kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Vi gloru Rejnon, la fieran,
Jen en la lando de la vin';
Min, kie oni ercon feran
Elfosas, lulis la patrin'.
Surmonte staras abiar',
Travale iras bovo-ar',
Kaj staras kiel gard-starant'
Kverk-arbo ĉe la korto-rand'.
Jen en lulilo kuŝis mi.
Salutas mi vin, Vestfali'!
 
2. Ni ne parolas kun vi flate,
ne uzas dolĉajn vortojn ni,
ni ne salutas vin tuj frate,
frat-kison donas ne al vi.
Bonvena estas vi nur, se
atentas vi la ŝajnon ne.
Rigardu rekte al la kor'!
Rekteca estas nia mor'.
Interesiĝas ni ne pri
malvaloraĵ' en Vestfali'!
 
3.Kaj niaj inoj kaj knabinoj,
Ne amas ili por plezur’,
La ĉarmaj amo-ŝpinistinoj,
Pro ŝerca amorado nur!
Anĝelo pia gardas, ke
Malfideliĝu ili ne.1)
En ĝoj’ fidela kaj dolor’
Ĝis morto restas kara kor’.
Beata estas vi, se vin
Brakumas Vestfalia in’.
 
4. Vin gardu Dio, tero mia,
Vi lando de l’ hero’ Armin’!
Ĝis kuŝos mi en tombo ia,
Adoros mia koro vin.2)
Ho, kara lando Vestfali’,
Fortega lando estas vi,
Mortante, vin en lasta hor’
Ankoraŭ benos mia kor’!
Land’ inter Rejno kaj Vezer’,
Salutas mi vin kun sincer’!
 
Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2005-10.

Pri la verkinto Emil Rittershaus troviĝas
informoj en la interreto sub
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
 
1) aŭ: De l’ rekta voj’ foriru ne.\\
aŭ: Survoje ili falu ne.
2) Pensad' pri vi ĝojigos min.