Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Jänisch, Karoline An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Puschkin, Alexander * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu

Alexander Puschkin,
Al....

 

Alexander Puschkin,
K....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 
tradukita de Manfredo Ratislavo       tradukita de Manfred Retzlaff
 
Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
      Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.
 
Momenton vi ja estis mia,   Я помню чудное мгновенье:   Memoras ofte mi pri tio:
vi foje staris antaŭ mi,   Передо мной явилась ты,   aperis iam vi al mi,
Vi pura ideal’ gracia   Как мимолетное виденье,   samkiel fuĝa mir-vizio,
de l’ belo efemera vi.   Как гений чистой красоты.   de l’ pura belo la geni’.
 
Dolor-espere sopirante,   В томленьях грусти безнадежной,   En la turmentoj de l’ amaraj
en la bruado de l’ homar’   В тревогах шумной суеты,   afliktoj kaj melankoli’
la dolĉan voĉon ekaŭdante,   Звучал мне долго голос нежный,   aperis viaj trajtoj karaj,
mi sonĝis pri l’ okulo-par’.   И снились милые черты.   la mildan voĉon aŭdis mi.
 
Sed dum la viv-batal’ multjara,   Шли годы. Бурь порыв мятежный   La jaroj pasis, forbloviĝis
dum la restado en la sol’,   Рассеял прежние мечты.   subite tiuj sonĝoj ĉi,
paliĝis la memor’ de l’ kara   И я забыл твой голос нежный,   la belaj trajtoj ekpaliĝis,
aspekto via kaj parol’.   Твои небесные черты.   forgesis vian voĉon mi.
 
Mi jarojn en karcero restis,   В глуши, во мраке заточенья   Kviete pasis tagoj miaj
ne kredis plu je l’ kara Di’,   Тянулись тихо дни мои   en la ekzil’, sen emoci’,
malplena mia brusto estis,   Без божества, без вдохновенья,   sen Dio, sen inspiroj iaj,
ne ploris, vivis, amis mi.   Без слез, без жизни, без любви.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Saniĝas nun animo mia.   Душе настало пробужденье:   Vekiĝis nun animo mia,
Vi ree staras antaŭ mi,   И вот опять явилась ты,   kaj ree ekaperis vi,
vi pura ideal’ gracia   Как мимолетное виденье,   samkiel fuĝa vid’ vizia,
de l’ belo efemera vi.   Как гений чистой красоты.   de l’ pura belo la geni’.
 
Nun ree batas kun pasio   И сердце бьется в упоенье,   Nun ree batas kun sentemo
La vekiĝinta kor’ en mi,   И для него воскресли вновь   en mia brusto mia kor’,
denove ardas ĝi por Dio   И божество и вдохновенье,   inspir’ revenis kaj kredemo
kaj vivas, ploras, amas ĝi.   И жизнь, и слезы, и любовь.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29).

 
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.