Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al la luno Germana Arg-571-280 2005-02-06 11:37 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * An den Mond Germana Arg-570-280 2005-02-06 11:36 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Al la luno

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Replenigas ĉion Lun’
Per nebula bril’,
La anim’ solviĝas nun
Fine en trankvil’;
 
Milde alrigardas ĝi
De l’ ĉielo min,
Gardas tiu super mi
Super la destin’.
 
Ĝojon kaj malĝojon re-
Sentas mia kor’,
Solas mi intere de
Ĝojo kaj dolor’.
 
Kiel de l’ rivero flu’
Amo iĝis for,
Mi ne ĝojos iam plu,
Restas la dolor’.
 
Iam estis mia ŝi,
La plej bela in’!
Je turmento mia, mi
Ne forgesas ĝin!
 
Fluu kaj susuru tra l’
Valo pli kaj pli,
Flustru melodiojn al
mia kanto vi,
 
Kiam vintre pro koler’
Troŝveliĝas vi,
Aŭ en pomp’ de primaver’
Fluas ĉirkaŭ ĝi.
 
Ja beatas, kiu de l’
Monde fermas sin,
Kun amiko ĝuas ĉe l’
Brust’ tenanta lin.
 
Kio estas ekster sci’,
Ekster homa pens’,
Dum la nokto iras ĝi
kaŝe tra la mens’.
 
Traduko de la Germana poemo "An den Mond"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en la Germanan de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).