Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber Germana Arg-490-243 2005-11-20 17:47 Manfred nur tiun aldonu
Alfred Conzeth Teksista kanto Esperanto Arg-492-243 2004-06-02 21:43 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Teksista kanto Esperanto Arg-491-243 2005-11-20 18:13 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 
tradukita de Alfred Conzeth   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nenia larmeto en sombraj okuloj,   Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante
Jen sidas teksistoj, mizeraj povruloj;   Sidadas teksistoj jen, ne plorante:
Germana Praregno, mort-tukon ni teksas,   Ni teksas trioblan malbenon por vi
Kaj en ĝin trioblan malbenon ni plektas.   En vian morttukon, Germani’.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Dio, la blinda, la surda,   Malbenon al tiu ĉi surda Dio,
Al kiu ni preĝis en kredo absurda.   Infane ni kredis je la religio.
Ni vane esperis, ni vane predikis -   Ja vane esperis, atendis ni,
Li trompis simie, nin eĉ mistifikis.   Simiumis kaj mistifikis nin Li.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Reĝo, al reĝ' de riĉuloj,   Malbenon al tiu fireĝ’ de l’ riĉuloj,
Ne vidas suferon de ni mizeruloj,   Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,
Li premas el ni ja la lastan et-pundon   Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,
Kaj lasas mortigi nin kiel fi-hundon.   Kiel hundojn nin pafmortigigas li.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al nia Patrujo maljusta,   Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,
Jen kie prosperas nur trompo embuska,   Kie nur prosperas la koterio,
Jen kie ĉe putro nur morta kaduko;   Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)
Germana Praregno, jen via mort-tuko!   Kie regas de l’ putro la odor’ -
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Alfred
Conzeth (*1913-12-08 - †1998-05-16).

Alfred Conzeth vivis en Mettmann ĉe la
germana urbo Düsseldorf. Li estis profesia
presisisto kaj korektisto ĉe la eldonejo
Droste en Düsseldorf. Li mem eldonis
Esperanto-broŝurojn kaj diversajn tradukojn
kaj tradukis ankaŭ mem. Li estis dum
multaj jaroj la eldonisto de la informilo
de la Esperanto-Societo de Düsseldorf,
la "Radsaltanto". [Laŭ informo el la
libro "Esperanto - ein Ausweg aus Babylon?
95 Jahre Esperanto in Düsseldorf", eldonita
en 2002 de Edeltraud kaj Max Hans-Jürgen
Mattusch kunlabore kun la Esperanto-Societo
Düsseldorf]
  Navedo flugas kaj krakas teksil’,
    Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –
    Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)
    Enteksas trioblan malbenon ni,
    Ni teksas, ni teksas!
 
    Traduko de la Germana poemo "Die schlesischen
Weber" de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Esperantigita de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 2001-04-08 laŭ la germanalingva
teksto, kiu post la publikigo de la unua
versio en la revuo “Vorwärts!” (=
“Antaŭen!”), eldonita de germanaj
fuĝintoj, estis diskonigita en Germanio
sur flugfolioj. En tiu flugfolia versio
la poemo havis la titolon “Weberlied”
(= “Teksista kanto”). [Laŭ interreta
informo de l’ 27.05.04 de la Instituto
Heinrich Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne
Tilch.]
 
    1) aŭ: Kie frue rompatas ĉiu flor’,
    2) aŭ: Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,
\\Trioblan malbenon enteksas ni.