Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun aldonu
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (2)

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
2a versio
 
Karuloj, kiam pasis mia
Spirit’, pri mi ne ploru vi;
Ĉar lumas jen en paco Dia
Eterna tago ja al mi.
 
En tiu senaflikta foro
Memoru daŭre mi pri vi,
Por viaj vundoj kaj doloro
Mildigon volas peti mi.
 
Se venas kun flugilo sia
La nokta paco al la Ter',
Ne pensu plu pri tombo mia,
Salutas mi el stela sfer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

La trian strofon mi, Manfred Retzlaff,
ŝanĝis iom laŭ la modelo de la traduko
de Jossph Ferdinand Berger, uzante ankaŭ
la rimvortparon "Ter' - sfer'". En mia
unua traduko-provo de l' 26.08.1997 resp.
de l' 15.05.2004 mi iom tro ofte uzis la
rimvortojn "mi, vi, ĉi". Tio certe ne
estas tre bona solvo kaj efikas iom ĝena.