Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun aldonu
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (2)

 
tradukita de Joseph Ferdinand Berger   tradukita de Manfred Retzlaff
 
    2a versio
 
Amatoj, kiam min forlasis   Karuloj, kiam pasis mia
spirit', ne ploru do pro mi!   Spirit’, pri mi ne ploru vi;
Por paca ekzistad' min kaŝis   Ĉar lumas jen en paco Dia
en brila tag' la bona Di'.   Eterna tago ja al mi.
 
Ne estas plu ĉagreno tera.   En tiu senaflikta foro
Eternas via bild' ĉe mi.   Memoru daŭre mi pri vi,
Mi petos pri balzamo vera   Por viaj vundoj kaj doloro
por vundoj kaj dolor' de vi.   Mildigon volas peti mi.
 
Se svingas Pac' en nokta ombro   Se venas kun flugilo sia
Serafflugilojn super Ter',   La nokta paco al la Ter',
ne pensu plu pri mia tombo!   Ne pensu plu pri tombo mia,
Salutas mi el stela sfer'.   Salutas mi el stela sfer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 -
†1976-03-28) en 1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

La trian strofon mi, Manfred Retzlaff,
ŝanĝis iom laŭ la modelo de la traduko
de Jossph Ferdinand Berger, uzante ankaŭ
la rimvortparon "Ter' - sfer'". En mia
unua traduko-provo de l' 26.08.1997 resp.
de l' 15.05.2004 mi iom tro ofte uzis la
rimvortojn "mi, vi, ĉi". Tio certe ne
estas tre bona solvo kaj efikas iom ĝena.