Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch [Febla korp'] Esperanto Arg-276-138 2013-08-28 18:45 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * [Schwacher Leib] Germana Arg-275-138 2004-02-01 10:34 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
[Schwacher Leib]

 

Christian Morgenstern,
[Febla korp']

 
    tradukita de Willy Nüesch
 
Schwacher Leib, du trägst nur aus,   Febla korp', vi nur eltenas,
was ich einst verschuldet habe,   kion mi kulpadis iam,
sinkst, ein sacht zerfallend Haus,   disfaleta dom', vi trenas
nah und näher deinem Grabe,   vin al tombo pli kaj pli jam,
drum soll kein Verdruß mir keimen,   mi ne volas do riproĉi,
daß so schwer in dir zu heimen.   ke tre pezas en vi loĝi.
 
Beide hatten wir zu büßen,   Al ni du necesis pento,
und so wurden wir ein Wesen,   tial ni nin unu plektis,
haben uns auf Windesfüßen   sur piedo de la vento
Beide zum Bezitz erlesen.   ni posedo nin elektis.
Einer sah den andern,   Unu vidis la alian,
und da war es schon ein Wandern.   kaj jen migris unu ni jam.
 
Und da stand auch vor uns beiden   Kaj jam staris celo nia
schon das Ziel: es soll voll Mühen   antaŭ ni: suferi, plori
einer durch den andern leiden,   devos unu per l' alia,
einer durch den andern blühen:   unu per l' alia flori:
daß so beider Streit und Liebe   ke el niaj am' kaj lukto
neue Lebensfrucht enttriebe.   ĝermu nova vivofrukto.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).

Die von Herrn Willy Nüesch verfasste
Übersetzung ist in der internationalen
Literaturzeitschrift "Fonto", Nr. 274 vom
Oktober 2003, erschienen.
  Traduko de la Germana poemo "[Schwacher
Leib]" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.