Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Stanislaw Schulhof * Desperanto Esperanto Arg-2176-1082 2014-07-07 13:03 Manfred nur tiun forigu

Stanislaw Schulhof,
Desperanto

 
Dolĉe sonas via nomo,
ho Espero! nia bela vorto!
En la nokto plena je sopiro
vi, Espero, estas eliksiro,
sed nur eliksiro sen la forto.
 
Kontraŭ ĉio estas vi rimedo,
kiel kontraŭ superakvo muro,
sed vi estas sabla bariero,
ĉiam disfalanta en aero,
sed ni kredas je vi sen murmuro.
 
Tre agrabla vere estas sonĝo,
ankaŭ sonĝo pri la estonteco,
pri senĉesa homa harmonio,
unu amo, unu familio,
- sukeraĵo por la infaneco.
 
Ni atendas vane tempon belan,
Kiam regos sole via nomo.
En eterna monda karuselo
Vi Espero restos ĉiam stelo,
Ĉiam malproksima por la homo.
 
Eĉ se iam jena tempo venos,
Post jarmiloj, kaj post miliardo,
Tiam ree homon batos homo,
Sed li batos lin en via nomo,
Ankaŭ kun la stelo sur standardo.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18).

La du finaj strofoj troviĝas en
http://esperanto.net/literaturo/uea/esperdesperrec.html,
la kompleta poemo en
http://cezarkulturo.blogspot.de/201
/08/stanislav-schulhof-desperanto-poemo.html
.
Pri la poeto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof.