Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Vasilij Devjatnin * Malhimno idista Esperanto Arg-2115-1040 2014-06-05 00:03 Manfred nur tiun forigu

Vasilij Devjatnin,
Malhimno idista

 
En la mond' naskiĝis nova ido,
Tra la mond' malsaĝa iras voko:
Renkontata ĉie per la rido,
Nun de loko flugas ĝi al loko.
 
Ĝi al glavo, sangon soifanta,
Nun la homan familion tiras:
Al la mond' eterne militanta
Malpaciĝon novan ĝi inspiras!
 
Sub sensenca sign' de blua stelo
Kolektiĝas kelkaj poliglotoj, --
Kaj neniu scias pri la celo,
Kiun havas tiuj idiotoj!
 
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj, --
Sed ankoraŭ plifortiĝus baroj,
Se per Ido estus ni kaptitaj.
 
Sur sensenca ida fundamento,
Komprenante preskaŭ jam nenion,
La popoloj pro la malkonsento
Pereigus homan familion! . . .
 
Sed ni kredu: tiu ĉi brutaro
Tre rapide tute malfortiĝos, --
Kaj la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Vasilij Devjatnin (*1862 - †1938).

Tiu poemo troviĝas ankaŭ en
http://www.wikilivres.ca/wiki/Malhimno_idista.
Mi, Manfred Retzlaff, kopiis ĝin el tiu
retejo. Pri la aŭtoro vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin.