Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adela Schafer Ho Normandi' Esperanto Arg-2087-1029 2014-05-29 17:28 Manfred nur tiun forigu
Frédéric Bérat * Ma Normandie Franca 1837 Arg-2086-1029 2014-05-29 14:20 Manfred nur tiun forigu
Tony Provencher My Normandy Angla Arg-2088-1029 2014-05-29 19:58 Manfred nur tiun aldonu

Frédéric Bérat ,
Ho Normandi'

 

Frédéric Bérat ,
Ma Normandie

 
tradukita de Adela Schafer    
 
Ho, ĉe l' reven' de la printempo   Quand tout renaît à l'espérance,
post vintra frost' kaj malvarmec'   Et que l'hiver fuit loin de nous,
en mia bela franca lando   Sous le beau ciel de nôtre France,
la suno brilas en helec'.   Quand le soleil revient plus doux,
Ho, kiam ĉio reverdiĝas,   Quand la nature est reverdie,
la hirundar' al Normandi'   Quand l'hirondelle est de retour,
revenas, - dum ni malĝojiĝas,   J'aime à revoir ma Normandie!
naskiĝolando kara, nur pro vi!   C'est le pays qui m'a donné le jour.
 
Mi konas Svislandeton belan   J'ai vu les champs de l'Helvétie,
kun ĝia neĝomontĉenar',   Et ses chalets et ses glaciers;
en Italuj' ĉielon bluan,   J'ai vu le ciel de l'Italie,
Venizon kun la gondolar'.   Et Venise et ses gondoliers.
Sed vidis landon mi nenie   En saluant chaque patrie,
similan al la Normandi';   Je me disais : aucun séjour
feliĉa mi nur estis tie   N'est plus beau que ma Normandie!
ĉe vi, naakiĝolando, nur ĉe vi!   C'est le pays qui m'a donné le jour.
 
En ĉiun vivon venas horo,   Il est un âge dans la vie,
en kiu ĉesas la revad';   Où chaque rêve doit finir,
bezonas tiam ĉiu koro   Un âge où l'âme recueillie
konsolon per la memorad'.   A besoin de se souvenir.
Se ĉesos mia kantinspiro,   Lorsque ma muse refroidie
mi venos tuj, ho Normandi',   Aura fini ses chants d'amour,
al vi, pro mia korsopiro.   J'irai revoir ma Normandie!
Naskiĝolando kara estas vi!   C'est le pays qui m'a donné le jour.
 
Traduko de la Franca poemo "Ma Normandie"
de Frédéric Bérat en Esperanton de
Adela Schafer (plumnomo: Ad. Ŝefer,
*1865-02-11).

Tiun ĉi kanto-tradukon mi, Manfred
Retzlaff, trovis en la libro "Internacia
Kantaro", eldonita en 1922 de la eldonejo
Ferdinand Hirt u. Sohn en Lepsiko (Leipzig),
Germanio. La kantojn kolektis kaj eldonis
Paul Bennemann. Pri la tradukintino vidu
la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Louisa_Frederica_Adela_Schafer.
  Verkinto de tiu ĉi Franca poemo estas
Frédéric Bérat , publikigita 1837.

Tiu ĉi kanto-teksto troviĝas en
http://nuspel.org/Normandie.html.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://fr.wikipedia.org/wiki/Frédéric_Bérat.
La kanto estas aŭdebla en
http://nuspel.org/Normandie.html.
Vidu ankaŭ: http://manormandie.snoupi.com/lyrics.