Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Lord George Gordon Byron * My soul is dark Angla Arg-2060-1018 2014-05-20 20:08 Manfred nur tiun forigu
Leopold Blumental Nokt' en la koro Esperanto Arg-2061-1018 2014-05-20 16:42 Manfred nur tiun forigu

Lord George Gordon Byron ,
My soul is dark

 

Lord George Gordon Byron ,
Nokt' en la koro

 
    tradukita de Leopold Blumental
 
My soul is dark -- Oh! quickly string   Nokt' en la koro . . . la harpo kuŝas . . .
The harp I yet can brook to hear;   Vi tuj ekkantu, kantisto!
And let thy gentle fingers fling   Se vi la kordojn de l' harpo tuŝas,
Its melting murmurs o'er mine ear.   Vi miron faras, artisto.
 
If in this heart a hope be dear,   Se kor' ankoraŭ havas esperon,
That sound shall charm it forth again:   Per kanto ĝi revekiĝos;
If in these eyes there lurk a tear,   Se la okulo kaŝis larmeron,
'Twill flow, and cease to burn my brain.   Denove ĝi eklarmiĝos.
 
But bid the strain be wild and deep,   Kant' via tondru mondan doloron!
Nor let thy notes of joy be first;   La gajon mi ne komprenos . . .
I tell thee, minstrel, I must weep,   Vi min plorigu, movu la koron,
Or else this heavy heart will burst;   Aŭ mia brust' ne eltenos.
 
For it hath been by sorrow nursed,   Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
And ached in sleepless silence long;   Silentan premis la ĉeno! . . .
And now 'tis doom'd to know the worst,   La tempo venis . . . ĝi jam pleniĝis
And break at once -- or yield to song.   Kiel vazet' de veneno.
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas Lord
George Gordon Byron (*1788-01-22 -
†1824-04-18).

Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/George_Byron.
Jen ankaŭ la retejo de la Bajron-societo,
Byron-society: http://www.thebyronsociety.com/contact.html.
  Traduko de la Angla poemo "My soul is
dark" de Lord George Gordon Byron
(*1788-01-22 - †1824-04-18) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
La poemo-traduko troviĝas en
http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0012/0008.php
kaj en
http://eo.wikisource.org/wiki/Fundamenta_Krestomatio/Nokt'_en_la_koro.