Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ferdinand Pfeil Feliĉega vi Esperanto Arg-204-100 2003-12-11 11:18 Manfred nur tiun forigu
Johannes Daniel Falk * O du fröhliche Germana Arg-203-100 2003-12-11 12:51 Manfred nur tiun aldonu

Johannes Daniel Falk,
Feliĉega vi

 
tradukita de Ferdinand Pfeil
 
Feliĉega vi, ĉarmoplena vi,
Krista fest', beno por homar'!
Mondo perdiĝis,
Kristo naskiĝis.
Ĝoju, ĝoju vi, ho kristanar'!
 
Feliĉega vi, ĉarmoplena vi,
Krista fest', beno por homar'!
Kristo nin ligis,
nin senpekigis.
Ĝoju, ĝoju vi, ho kristanar'!
 
Feliĉega vi, ĉarmoplena vi,
Krista fest', beno por homar'!
Kriston adoru,
lin ni honoru!
Ĝoju, ĝoju vi, ho kristanar'!
 
Traduko de la Germana poemo "O du fröhliche"
de Johannes Daniel Falk (*1768 - †1826)
en Esperanton de Ferdinand Pfeil.

Temas origine pri sicilia fiŝista kanto,
kies melodion la germana doktulo Johann
Gottfried Herder kunportis de sia
Italio-vojaĝo en 1788. Kun la teksto de
Johannes Daniel Falk (1768 - 1826), kiu
estis privata scienculo en Vajmaro (Weimar),
la kanto fariĝis unu el la plej popularaj
kristnaskaj kantoj en Germanio.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.