Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Josef Kühnel Flustre falas la neĝ ' Esperanto Arg-202-99 | MR-012-JK-1 2010-09-18 19:50 Manfred nur tiun aldonu
Eduard Ebel * Leise rieselt der Schnee Germana Arg-198-99 | MR-012-3 2014-04-23 17:57 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Milde falas la neĝ' Esperanto Arg-201-99 | MR-012-NN-1 2003-12-11 08:46 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Neĝas nun ĉie ĉi Esperanto Arg-199-99 2003-12-11 08:30 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Ŝvebas neĝ el aer' Esperanto Arg-200-99 | MR-012-JG-1 2012-12-24 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Eduard Ebel,
Milde falas la neĝ'

 

Eduard Ebel,
Neĝas nun ĉie ĉi

 
tradukita de N. N. 01   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Milde falas la neĝ’,   Neĝas nun ĉie ĉi,
Lago silentas en preĝ’,   lagon kovras glaci’,
Arboj en brilblanka vest’.   brilas kristnaske arbar’.
Ĝoju pri kristnaska fest !   Ĝoju vi, ho kristanar’!
 
Nun varmiĝas la kor’,   Varma estas la kor’,
Ĉesas ĉagren’ kaj dolor’,   malaperas dolor’,
Ĝoju pri Dia ĉeest’.   venas savant’ de l’ homar’.
Ĝoju pri kristnaska fest!   Ĝoju vi, ho kristanar’!
 
Sankta nokto de Di’,   Malleviĝis la sun’,
Vekas anĝelĥoron ĝi,   sankta nokt’ estas nun,
Sonas ĉarmega atest’:   kantas por ni anĝelar’:
Ĝoju pri kristnaska fest’!   Ĝoju vi, ho kristanar’!
 
Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de N.
N. 01.

MR-012-NN-1
  Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

MR-012-3