Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Repaciĝo Esperanto 2014-03-18 Arg-1978-980 2014-03-18 15:54 Manfred nur tiun forigu
Rose Ausländer * Versöhnung [-] Germana Arg-1977-980 2014-03-19 10:09 Manfred nur tiun aldonu

Rose Ausländer,
Repaciĝo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ree mateno
sen fantomoj
En la roso briletas la ĉielarko
kiel signo de l' repaciĝo.
 
Vi rajtas ĝoji
pri la perfekta konstruo de l' rozo
Vi rajtas en la verda labirinto
perdiĝi kaj retroviĝi
en klara formo.
 
Vi ratas esti homo
fidoplena
 
La mateno roso rakontas al vi
fabelojn. Vi rajtas
nove ordigi la aĵojn
koloron disdoni
kaj ree
beldiri
 
En tiu ĉi mateno
vi kreanto kaj kreito
 
Traduko de la Germana poemo "Versöhnung"
de Rose Ausländer (civila nomo: Rosalie
Beatrice Scherzer, *1901-05-11 -
†1988-01-03) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014-03-18.