Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Clarence Bicknell * Soneto Esperanto Arg-1952-970 2014-02-15 20:57 Manfred nur tiun forigu

Clarence Bicknell,
Soneto

 
En ĝardeneto sola rozo floris:
Ĉe l' norda land' ne kreskis roz' pli bela;
Nenio en naturo pli odoris;
Ĝarden' nenia estis tiel hela.
 
Dancadis ĉiam apud ĝi fraŭlinoj;
Poetoj lertaj laŭdi ĝin ne ĉesis
Kaj sub la lumo pala la feinoj
Akvumis ĝin kaj l' ombron eĉ karesis.
 
Senzorga, ve! la ĝardenist' fariĝis!
Fraŭlinojn kaj feinojn li formetis;
Raŭpar', pro senpluveco, amasiĝis,
 
Kaj sin sur floron kaj foliojn ĵetis.
Di' gardu ĉion! Helpon se ne portas
Ĉielo, la plej bela floro mortas!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Clarence Bicknell (*1842-10-27 -
†1918-07-17).

Tiu ĉi poemo troviĝas en la retejo
http://eo.wikisource.org/wiki/Soneto_(Bicknell).
Pri la poeto vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.