Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Lorenz Urbano Al la forulino Esperanto Arg-1703-845 | MR-518-1a 2013-02-27 10:35 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * An die Entfernte Germana Arg-1702-845 2013-02-27 10:58 Manfred nur tiun aldonu
Emil Aarestrup Til den Fraværende Danish Arg-1704-845 2013-02-27 11:13 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Al la forulino

 
tradukita de Lorenz Urbano
 
Ĉu perdis mi vin, belulino?
Ĉu via fuĝo — mia sort'?
Ankoraŭ sonas laŭ rutino
En la oreloj ĉiu vort'.
 
Kaj kiel al ĉiel' matene
Rigardas vane la migrant',
Se alte tra l' aer' serene
Eksonas la alaŭda kant':
 
Mi same ĉien en la landoj
Rigardas ofte kun pasi';
Vin vokas ĉiuj miaj kantoj:
Revenu, amatin', al mi!
 
Traduko de la Germana poemo "An die
Entfernte" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Lorenz Urbano (civila nomo:
Heinrich Lorenz, *1902 - †1980).

Pri la tradukinto vidu la retejon .
Lia civila nomo estis "Heinrich Lorenz",
li vivis de 1902 ĝis 1980.