Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 56 Amo regu super ĉio! Esperanto Arg-1649-822 2013-02-06 23:11 Manfred nur tiun forigu
Johann Friedrich Hahn * Liebe herrsche über allem Germana Arg-1648-822 2013-02-06 23:04 Manfred nur tiun forigu

Johann Friedrich Hahn,
Liebe herrsche über allem

 

Johann Friedrich Hahn,
Amo regu super ĉio!

 
    tradukita de N. N. 56
 
.................................   Celon altan ni aliru,
.................................   Elektitan per la koro.
.................................   Celon indan ni defendu
.................................   En plenplena eĉ laboro.
 
.................................   Laŭtavoĉe ni elvoku
.................................   Inter homoj en sufero:
.................................   Amo regu super ĉio!
.................................   Paco estu sur la Tero!
 
.................................   Tedajn barojn ni forigu,
.................................   Homoj ĉiuj iĝu fratoj!
.................................   Ord' de l' mond' al ni utilu.
.................................   Malgraŭ malhelpaĵoj ligu
.................................   Amo nin en homrilatoj. -
.................................   Suno de la Ĝojo brilu!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Friedrich Hahn (*1753-12-28 -
†1779-05-30).

 
  Traduko de la Germana poemo "Liebe herrsche
über allem" de Johann Friedrich Hahn
(*1753-12-28 - †1779-05-30) en
Esperanton de N. N. 56.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la jaro
1948 en la revuo "Heroldo de Esperanto",
laŭ informo de la dana s-ano Lars Kromann.