Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joh.. H: Petersen * Lingvo internaci' Esperanto Arg-1630-813 2013-02-03 10:31 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lingvo internacia Esperanto 2008-11-17 Arg-1631-813 | MR-472-1 2013-02-03 10:37 Manfred nur tiun forigu

Joh.. H: Petersen,
Lingvo internacia

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho kara lingvo ci!
Laŭdas vin laŭte ni
Per vort’ kaj kant’.
Interkomprenon ci
Semas ja inter ni,
Ponton konstruas ci
De land’ al land’.
 
Ho kara lingvo ci,
Estos fidelaj ni,
kiel fratar’.
Vi ja kunligas nin,
Kore ni amas cin.
Pacon instruu ci
Al la homar’!
 
Ho kara lingvo ci,
Donas promeson ni
Kun sankta ĵur’.
La vojon iru ni,
Kiun elmontras ĝi
En korojn metu ci
Senton de pur’.
 
Ho kara lingvo, ja
Regu eterne la
Pac’ en la mond’!
Kredu ni ĉiuj ĝin:
Venkos ni je la fin’.
Donu esperon ci
Al frata rond’!
 
Traduko de la Esperanta poemo "Lingvo
internaci'" de Joh.. H: Petersen en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2008-11-17.

Mi, Manfred Retzlaff, aliverkis la tekston
en 2005-11-15; ĉar mi pensis, ke la
adjektivan finaĵon "-a" en la vorto
"internacia" oni ne rajtas elizii.