Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Fritz Gurgel * Mein Stettin [-] Germana Arg-1624-810 2013-02-02 15:06 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Mia Stetino Esperanto 2007-1 Arg-1625-810 | MR-464-1a 2013-02-02 15:03 Manfred nur tiun forigu

Fritz Gurgel,
Mia Stetino

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kiam en trankvila horo
pensoj tiras hejmen min,
venas ree la memoro
pri la bela urb’ Stetin’!
 
Stratoj, placoj reestiĝas
jen ne mia fantazi’,
bildoj, kiuj ne paliĝas,
ree ilin vidas mi.
 
Vidas pontojn svingiĝantajn
mi trans Odro, la river’,
sonorilojn sonorantajn
aŭdas mi dum la vesper’.
 
Reve mi rigardas arkon
de l’ iama urb-rempar’,
kaj tramigras mi la parkon,
ĝis mi venas al arbar’.1)
 
Vidas mi la domon tiam,
kie iam loĝis mi,
aŭdas gajajn kantojn, kiam
rememoras mi pri ĝi.
 
Kara urbo, cin neniam
Povas ja forgesi mi!
Mi sopiros cin por ĉiam,
ĉar naskiĝis mi en ci!
 
Traduko de la Germana poemo "Mein Stettin"
de Fritz Gurgel (*1899-03-04 -
†1977-06-04) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-1.

La filo de la verkinto, s-ro Joachim
Gurgel, loĝanta en D-38518 Gifhorn,
Moltkestr. 10, Germanio, (retadreso:
jochengurgel@aolcom), konfirmis al mi,
Manfred Retzlaff, en 2007-11-18, ke lia
patro Fritz Gurgel publikigis la poemon
en la jaro 1967 en la gazeto „Pommersche
Zeitung“ (Pomera gazeto).
 
1) aŭ:\\ĝis la Ekerberg-arbar'.