Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Amo Esperanto 1997-03-22 Arg-1570-784 | MR-303-3 2013-01-20 19:03 Manfred nur tiun forigu
Ricarda Huch * Liebe Germana Arg-1569-784 2013-01-20 19:10 Manfred nur tiun aldonu

Ricarda Huch,
Amo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La nokto venas kun pratempa sci',
Solviĝas la kirasoj kaj ligaĵoj,
Ŝanĝiĝas ĉiuj formoj kaj vestaĵoj,
Egale kovras la kverelon ĝi.
 
Moviĝas tiu ŝtonmontaro ĉi,
Inundas ĉion kiel marŝvelaĵoj,
Alrampas apetence la krutaĵoj
Kaj trinkas pompon de la galakci'.
 
Mi tenas vin de vi ĉirkaŭigite,
Migrantoj lacaj post la hejmenir',
Mi sentas vin ensange, karnigite.
 
De via korp' vestita estas mia.
Ripozas la animo post sopir',
Ne diferencas mia viv' kaj via.1)
 
 
Traduko de la Germana poemo "Liebe" de
Ricarda Huch (*1864-07.18 - †1947-11-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1997-03-22.

Pri la poetino vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
Vidu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
 
1) aŭ:\\Ne diferencss mia viv' de via.