Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Geurtz, Heinrich * Karneval [-] Germana Arg-1555-776 2013-01-18 12:06 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Karnavalo Esperanto 1997-02 Arg-1556-776 | MR-294-1 2013-01-18 11:07 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Geurtz,
Karnavalo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La pastro pensis longe pri
la Dia vort' kaj kiel li
chi tiun komprenigu al
la homoj - malgrau karnaval'.
 
Nuntempe sidas multaj en
preghejo lia mute jen,
kaj rigardante tiujn chi
pri l' senutil' konscias li
 
de kelka lia predikad',
ke karnavala parolad'
efikas ofte multe pli.
Pro tio rimpredikas li
 
pri chiam validanta tem',
ne nur en karnavalo mem,
pri tiu psalmoverso chi:
"Mi ghojas nur pri mia Di'."
 
Char mankas ja al homoj ni
tre ofte ghojo, ni des pli
nur zorgu, ke al chiu sur
la tero restu la humur'.
 
La homoj ofte estas ja
tre amarsentaj kaj sen la1)
humuro, kiu estas rar',
precipe che la kristanar'.
 
Kaj kvnkam karnavalo chi
infaono de la eklezi'
ja estas, kiel scias vi;
sed longe jam forkuris ghi.
 
Se nun, dum la tritaga fest'
amuzas sin de l' mondo rest',
trankvilighante pensas mi:
"Mi ghojas nur pri mia Di'."
 
Traduko de la Germana poemo "Karneval" de
Heinrich Geurtz en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 1997-02.
 
1) au:\\amaranimaj kaj sen la