Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ĉu vi scias la kiomon Esperanto 1983 Arg-1488-737 | MR-057 2012-12-28 23:20 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Hey * Weißt du wieviel Sternlein stehen Germana Arg-1487-737 2012-12-29 10:13 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Hey,
Weißt du wieviel Sternlein stehen

 

Wilhelm Hey,
Ĉu vi scias la kiomon

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Weißt du, wieviel Sternlein stehen   Ĉu vi scias la kiomon
an dem blauen Himmelzelt?   de la steloj super ni?
Weißt du, wieviel Wolken gehen   Ĉiu havas sian nomon,
weithin über alle Welt?   ilin konas nia Di'.
Gott der Herr hat sie gezählet,   La Sinjoro, kiu tronas
dass ihm auch nicht eines fehlet   super ĉio, ilin konas;
|:an der ganzen großen Zahl.:|   |:kaj la nombron scias Li.:|
 
2. Weißt du, wieviel Mücklein spielen   Birdoj flugas tra l' aero,
in der heißen Sonnenglut,   ĉu vi scias, kiom da?
wieviel Fischlein auch sich kühlen   Bestoj vivas sur la tero,
in der hellen Wasserflut?   estas ege multaj ja.
Gott der Herr rief sie mit Namen,   Dio ĉiujn ekvivigis,
dass sie all ins Leben kamen,   la estaĵojn Li estigis.
|:dass sie nun so fröhlich sind.:|   |:Ĉiuj bestoj laŭdu Lin.:|
 
3. Weißt du, wieviel Kinder frühe stehn   Multaj estas la infanoj,
aus ihrem Bettlein auf,   ĉu vi scias kiom da?
dass sie ohne Sorg und Mühe   Ĉiuj estas en la manoj
fröhlich sind am Tageslauf?   de la kara Dio ja.
Gott im Himmel hat an allen   Li ja scias la kiomon,
seine Lust, sein Wohlgefallen,   kaj Li konas ĉies nomon,
|:kennt auch dich und hat dich lieb.:|   |:amis ĉiun, ankaŭ vin.:|
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Hey (*1789-03-26 - †1854-05-19).

Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Hey_%28Dichter%29.
La kanto troviĝas ankaŭ en la protestanta
germana kantlibro (n-ro 501).
 
    Traduko de la Germana poemo "Weißt du
wieviel Sternlein stehen" de Wilhelm Hey
(*1789-03-26 - †1854-05-19) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983.

La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/WeisstDu.html.
Tie troviĝas ankaŭ angligo de la
kanto-teksto.