Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Morala anatomio Esperanto 1984 Arg-1477-732 | MR-053-1 2012-12-28 14:39 Manfred nur tiun forigu
Erich Kästner * Moralische Anatomie Germana Arg-1476-732 2012-12-28 14:27 Manfred nur tiun aldonu

Erich Kästner,
Morala anatomio

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Deklaras al mi studentin' de la jur',
Dum ni en lito amoras,
Ke la virgec' bagatelas nur,
Nuntempe ne plu valoras.
 
Mi scias ja, ke estas vero
tio, kion afable ŝi diris,
Kiam ŝi pro gravediĝ-danĝero
Sperte sin dorsen retiris.
 
Demandis ŝi pri farto mia.
Nun foje ŝi vizitas min.
Tie, kie moralas alia,
Truo estas ĉe ĉi virin'.
 
Traduko de la Germana poemo "Moralische
Anatomie" de Erich Kästner (*1899-02-23
- †1974-07-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1984.