Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Esser * Die Moorsoldaten Germana 1933 Arg-1450-721 2012-12-11 17:12 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La marĉsoldatoj Esperanto 1984 Arg-1451-721 | MR-149-1b 2012-12-11 17:32 Manfred nur tiun forigu

Johann Esser,
La marĉsoldatoj

 

Johann Esser,
Die Moorsoldaten

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
1.) Kien ajn okuloj vidas,   1.) Wohin auch das Auge blicket,
marĉo estas ĉirkaŭ ni.   Moor und Heide nur ringsum.
De nenie birdo ridas,   Vogelsang uns nicht erquicket,
Kverk' nur staras tie ĉi.   Eichen stehen kahl und krumm.
Ni estas marĉsoldatoj   Wir sind die Moorsoldaten
kaj marŝas kun la ŝpatoj   und ziehen mit dem Spaten
al marĉ'!   ins Moor.
 
2.) Loĝas ni en ĉi soleco   2.) Hier in dieser öden Heide
en barita koncentrej',   ist das Lager aufgebaut,
for de ĝojo kaj gajeco   wo wir fern von jeder Freude
en dezerta erikej'.   hinter Stacheldraht verstaut.
Ni estas marĉsoldatoj   Wir sind die Moorsoldaten
kaj marŝas kun la ŝpatoj   und ziehen mit dem Spaten
al marĉ'!   in's Moor.
 
3.) En kolonoj mi marŝadas   3.) Morgens ziehen die Kolonnen
sub brulanta sun-radi',   in das Moor zur Arbeit hin,
en la marĉo ni fosadas,   graben bei dem Brand der Sonnen,
sed hejmlanden volas ni.   doch zur Heimat steht der Sinn.
Ni estas marĉsoldatoj   Wir sind die Moorsoldaten
kaj marŝas kun la ŝpatoj   und ziehen mit dem Spaten
al marĉ'!   in's Moor.
 
4.) Hejmen, hejmen! Ni deziras   4.) Heimbärts, heimwärts! Jeder sehnet
esti ĉe la famili'.   sich nach Eltern, Weib und Kind.
Pro doloro ni suspiras,   Manche Brust ein Seufzer dehnet,
ĉar kaptitaj estas ni.   weil wir hier gefangen sind.
Ni estas marĉsoldatoj   Wir sind die Moorsoldaten
kaj marŝas kun la ŝpatoj   und ziehen mit dem Spaten
al marĉ'!   in's Moor.
 
5.) La postenoj ĉirkaŭiras,   5.) Auf und nieder gehn die Posten,
vin mortigos per pafil',   keiner, keiner kann hindurch.
se eskapi vi deziras   Flucht wird nur das Leben kosten,
tra kvarona la baril'.   Vierfach ist umzäunt die Burg.
Ni estas marĉsoldatoj   Wir sind die Moorsoldaten
kaj marŝas kun la ŝpatoj   und ziehen mit dem Spaten
al marĉ'!   in's Moor.
 
6.) Ne lamentu ni, ĉar ĉiam   6.) Doch für uns gibt es kein Klagen,
jam ne daŭras tio ĉi.   ewig kann's nicht Winter sein.
Kaj ni ĝoje diros iam:   Einmal werden froh wir sagen:
Hejme estas ree ni!   Heimat, du bist wieder mein!
Ekmarŝos kun la ŝpatoj   Dann zieh'n wir Moorsoldaten
ne plu la marĉsoldatoj   nicht mehr mit dem Spaten
al marĉ'!   in's Moor.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Moorsoldaten"
de Johann Esser (*1896-04-16 - †1971)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984.

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Esser (*1896-04-16 - †1971),
publikigita 1933.

La teksto troviĝa ekzemple en
http://www.diz-emslandlager.de/moorlied.htm.
Kunaŭtoro de la teksto estis Wolfgang
Langhoff (06.10.1901 - 25.08.1966). Pri
tiu vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wolfgang_Langhoff.
Komponisto de la melodio de la kanto estas
Rudolf Goguel (21.04.1908 - 06.10.1976).
Pri tiu vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Rudi_Goguel.