Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La marĉsoldatoj Esperanto 1984 Arg-1451-721 | MR-149-1b 2012-12-11 17:32 Manfred nur tiun forigu
Johann Esser * Die Moorsoldaten Germana 1933 Arg-1450-721 2012-12-11 17:12 Manfred nur tiun aldonu

Johann Esser,
La marĉsoldatoj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1.) Kien ajn okuloj vidas,
marĉo estas ĉirkaŭ ni.
De nenie birdo ridas,
Kverk' nur staras tie ĉi.
Ni estas marĉsoldatoj
kaj marŝas kun la ŝpatoj
al marĉ'!
 
2.) Loĝas ni en ĉi soleco
en barita koncentrej',
for de ĝojo kaj gajeco
en dezerta erikej'.
Ni estas marĉsoldatoj
kaj marŝas kun la ŝpatoj
al marĉ'!
 
3.) En kolonoj mi marŝadas
sub brulanta sun-radi',
en la marĉo ni fosadas,
sed hejmlanden volas ni.
Ni estas marĉsoldatoj
kaj marŝas kun la ŝpatoj
al marĉ'!
 
4.) Hejmen, hejmen! Ni deziras
esti ĉe la famili'.
Pro doloro ni suspiras,
ĉar kaptitaj estas ni.
Ni estas marĉsoldatoj
kaj marŝas kun la ŝpatoj
al marĉ'!
 
5.) La postenoj ĉirkaŭiras,
vin mortigos per pafil',
se eskapi vi deziras
tra kvarona la baril'.
Ni estas marĉsoldatoj
kaj marŝas kun la ŝpatoj
al marĉ'!
 
6.) Ne lamentu ni, ĉar ĉiam
jam ne daŭras tio ĉi.
Kaj ni ĝoje diros iam:
Hejme estas ree ni!
Ekmarŝos kun la ŝpatoj
ne plu la marĉsoldatoj
al marĉ'!
 
Traduko de la Germana poemo "Die Moorsoldaten"
de Johann Esser (*1896-04-16 - †1971)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984.