Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Kiom da mono elspezas la mond' Esperanto Arg-1449-720 2012-12-11 09:50 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Kiom da mono elspezas la hom' Esperanto 1984-04-29 Arg-1447-720 | MR-148-1 2012-12-11 09:05 Manfred nur tiun forigu
Hans Bradtke Die Antwort weiß ganz allein der Wind Germana Arg-1448-720 2012-12-11 09:13 Manfred nur tiun aldonu
Bob Dylon * Blowin' in the Wind Angla 1962-04 Arg-1446-720 2012-12-11 09:07 Manfred nur tiun aldonu

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la hom'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kiom da mono elspezas la hom'
Por la armilar' sur la ter'? -
Kaj kiom da vortoj diratas de li?
Kaj ne malpliiĝas mizer'!
 
Ĉu devos okazi la lasta milit'
Kun neimagebla mizer'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da stratoj sur tiu ĉi ter'
Kondukas al senesperec'? -
Kaj tiom da maroj en tiu ĉi mond'
Plenplenas de plor' kaj tristec'? -
 
Kaj kiom da inoj atendas, ho ve,
Kaj restas en tia solec'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da homoj en malliberec'
Suferas nur pro opini'? -
Kaj kiom da homaj infanoj, ho jes,
Malsatas sur ter tiu ĉi?
 
Kaj kial la revoj sur pac' sur al ter'
Ne efektiviĝas sur ĝi?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Traduko de la Angla poemo "Blowin' in the
Wind" de Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann, *1941-05-24) en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1984-04-29.

La melodio de tiu ĉi kanto, kiun verkis
la aŭtoro Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann) ankaŭ, aŭdeblas en
http://www.youtube.com/watch?v=tGO8snK98l0.
Pri la muziknotoj vidu:
http://de.scribd.com/doc/9589786/Bob-Dylan-Blowin-in-the-wind-notes.