Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder, V Germana Arg-1395-692 2012-12-03 21:50 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, V Esperanto 1984 Arg-1397-692 | MR-127-1 2012-12-04 08:44 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, V

 

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Traumbilder, V

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Varmega estas mia vango,   Was treibt und tobt mein tolles Blut?
Ho, kiel bolas mia sango!   Was flammt mein Herz in wilder Glut?
Ĝi ardas ege pro fervoro,   Es kocht mein Blut und schäumt und gärt,
Fortege batas mia koro.   Und grimme Glut mein Herz verzehrt.
 
Ŝaŭmigas ĝi nun sangon mian,   Das Blut ist toll und gärt und schäumt,
Ĉar sonĝis mi la sonĝon fian;   Weil ich den bösen Traum geträumt;
De l' nckt' malhela filo venis,   Es kam der finstre Sohn der Nacht
Anhele min kun si fortrenis.   Und hat mich keuchend fortgebracht.
 
Al hela domo mi portiĝis,   Er bracht' mich in ein helles Haus,
En kiu ĝu' kaj bru' fariĝis.   Wo Harfenklang uns Saus und Braus
Mi aŭdis tie harpo-sonon;   Und Fackelglanz und Kerzenschein;
Kaj mi eniris la salonon.   Ich kam zum Saal, ich trat hinein.
 
La homoj geedziĝon festis;   Das war ein lustig Hochzeitsfest;
Kaj gajaj ili ĉiuj estis.   Zu Tafel saßen froh die Gäst',
Sed la belega fianĉino -   Und wie ich nach dem Braupaar schaut' -
Ŝi estis mia karulino.   O weh! Mein Liebchen war die Braut.
 
Mi volis plori pro kor-ŝiro,   Das war mein Liebchen wunnesam,
Fianĉo estis fremda viro;   En fremder Mann war Bräutigam;
Senmove mi staranta restis,   Dicht hinterm Ehrenstuhl der Braut,
Ne diris ion, muta estis.   Da blieb ich stehn, gab keinen Laut.
 
Senvorte mi staranta restis,   Es rauscht' Musik, gar still stand ich;
La fianĉin' feliĉa estis.   Der Freudenlärm betrübte mich.
La ĝojo-bruo min ĉagrenis,   Die Braut, sie blickt so hochbeglückt,
La viro ŝian manon prenis.   Der Bräutgam ihre Hände drückt.
 
La glason kun la ruĝa vino   Der Bräutgam füllt den Becher sein,
Transdonis li al mia ino,   Und trinkt daraus, und reicht gar fein
Tintigis per la sia ŝian -   Der Braut ihn hin; sie lächelt Dank -
Ho ve! ŝi trinkis sangon mian.   O weh! mein rotes Blut sie trank.
 
Kaj pomon ŝi al la fianco   Die Braut ein hübsches Äpflein nahm,
Transdonis, kaj per unu tranĉo   Und reicht es hin dem Bräutigam.
Ĝin tranĉis tiu ĉi sinjoro -   Der nahm seine Messer, schnitt hinein -
Ho ve! ĝi estis mia koro.   O weh! das war das Herze mein.
 
Kaj dolĉe ili okulumas,   Sie äugeln süß, sie äugeln lang,
Kaj la fianĉo ŝin brakumas.   Der Bräutgam kühn die Braut umschlang,
Li kisas ŝian buŝon ĉarman,   Und küsst' sie auf die Wangen rot -
Mort-kison sentas mi malvarman.   O weh! mich küsst der kalte Tod.
 
Varmega estis mia sango,   Wie Blei lag meine Zung' im Mund,
Sed kiel plombo mia lango.   Dass ich kein Wörtlein sprechen kunnt.
Muzik' kaj danco komenciĝis,   Da rauscht es auf, der Tanz begann;
La gefianĉoj antaŭiĝis.   Das schmucke Brautpaar tanzt voran.
 
Kaj kiam mi mutadis tie,   Und wie ich stand so leichenstumm,
Dancantoj ĉirkaŭŝvebis ĉie.   Die Tänzer schweben flink herum; -
Kaj la fianĉ' al ŝi kliniĝis.   Ein leises Wort der Bräutgam spricht,
Li diris ion, ŝi ruĝiĝis.   Die Braut wird rot, doch zürnt sie nicht.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Traumbilder, V" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.
 
 
    Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).