Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Freiherr von Eichendorff * Morgengebet Germana Arg-1361-677 2012-11-24 22:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Matena preĝo Esperanto 1984 Arg-1362-677 | MR-164-1 2012-11-24 22:29 Manfred nur tiun forigu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Matena preĝo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Profunda estas la silento
Ankoraŭ en la mondo ĉi!
La arboj nur en softa vento
Sin klinas kvazaŭ antaŭ Di'.
 
Mi sentas min kreita ree,
Mizer' kaj zorgo estas for.
Pro kio mi plendadis vee?
Mi hontas nun en la aŭror'.
 
Nur kiel pilgrimant' surtreti
Sinjor', la mondon volas mi,
Trairi ĝin kaj ĝoje preti,
Ĝis ree venos mi al Vi.
 
Se sentas en la kor' deziron
Pri vanta monda gloro mi,
Disbatu, Dio, mian liron
Kaj mi silentos antaŭ Vi.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Morgengebet"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.

Pri la poeto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joseph_von_Eichendorff
respektive la germanan versio de vikipedio
http://de.wikipedia.org/wiki/Joseph_von_Eichendorff.
 
1) aŭ:\\Mi ĉiam mutos antaŭ Vi.