Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Kiu la tutan tagon Esperanto 1983-12-06 Arg-1348-671 | MR-090-2 2012-11-22 14:58 Manfred nur tiun forigu
Rohwer, Jens * Wer nur den lieben langen Tag Germana Arg-1347-671 2012-11-22 17:40 Manfred nur tiun aldonu

Jens Rohwer,
Kiu la tutan tagon

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Kiu la tutan tagon de
la maten' sen laboro
pasigas, tiu ne
apartenas al ni.
Ekstaras frumatene ni,
je l' unua sunradi'.
Kiam venas la vesper',
tiam ni en ver'
estas - post farita far' -
gaj-anima ular'.
 
2. Se estas diligenta vi,
ĝojo- kaj vivo-plena,
ekrajdu vi al ni
sur galopa ĉeval'.
Se trovos vi ĉevalon ne,
tiam vi rapidu tre!
Kuru por atingi nin!
Ni bezonas vin!
Aŭ veturu per la ĉar'
al ni gaja ular'.
 
3. Se vin la homoj sur la voj'
scivoleme demandos,
al ili diru: Ĝoj-
landen iras mi nun!
Ĝoj-lsndo estas ĝia nom',
kantu ĉiu juna hom'
kun ni, venu el la mond'
al ĉi gaja rond'.
Vivu tiu vigla ar',
nia gaja ular'.
 
4. Ekfermu nun, amikoj vi,
man-en-mane la rondon
kaj niajn korojn ni
nun kunigu sen ĝen'!
Kun laŭd' al nia patra Di'
ĉiutage vivas ni;
ĉar Li nin laŭ Sia plan'
tenas en la man'.
Venu do rapide, ĉar
estas ni gajular'.
 
Traduko de la Germana poemo "Wer nur den
lieben langen Tag" de Jens Rohwer (*1914-07-06
- †1994-06-04) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1983-12-06.

La melodio estas aŭdebla en
http://abmp3.com/download/7711216-01.html
kaj en https://www.poezio.net/newpoetry?version-id=1348.
Siehe auch:
http://www.deutscheslied.com/de/sea
ch.cgi?cmd=composers&name=Rohwer%2C+Jens
.