Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Abendlied Esperanto 2012-11 Arg-1378-645 2012-11-27 18:34 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 2013-01-27 Arg-1943-645 2014-01-28 23:29 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1988-04-16 Arg-1302-645 | MR-212.1 2012-11-04 23:01 Manfred nur tiun forigu
August Heinrich Hoffmann * Abendlied Germana Arg-1300-645 2012-11-27 18:18 Manfred nur tiun aldonu

August Heinrich Hoffmann,
Vespera kanto

 

August Heinrich Hoffmann,
Abendlied

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Surkampare iĝas   Nun vesper' fariĝas
ree nun vesper',   Ree tie ĉi,
milde subeniĝas   Paco subeniĝas
paco de l' eter'.   Kaj ripozas ni.
 
Nur de l' roko bruas   Rivereto fluas
rivereta flu',   Ĉe la roko sen
kaj la akvo fluas   Ĉeso kaj ĝi bruas
ĉiam ĉiam plu.   Plu kaj plue jen.
 
Ne haltigas iu   Sonoril' neniu
ĝin je l' tagofin',   Ripozigas ĝin,
kaj vesper' neniu   Ne dormigas iu
ripozigas ĝin.   Ĝin je l' tagofin'.
 
Mia kor', senlace   Tia, mia koro,
strebas ankaŭ vi,   Estas ankaŭ vi.
vi ripozos pace,   Donu, ho Sinjoro,
nur se volos Di'.   Pacon vi al ĝi.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1988-04-16.

Pri la aŭtoro vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/August_Heinrich_Hoffmann_von_Fallersleben.
La melodion verkitan de Christian R. Rinck
oni povas aŭdi en
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/abendwir.html.
Pri la komponisto rigardu:
http://de.wikisource.org/wiki/ADB:Rinck,_Johann_Christian_Heinrich.
{}
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2012-11.

Vidu ankaŭ:
http://de.wikisource.org/wiki/Abendlied_(Fallersleben).
La muziknotoj troviĝas en
http://www.lieder-archiv.de/abend_wird_es_wieder-notenblatt_300026.html,
la melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html.