Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1988-04-16 Arg-1302-645 | MR-212.1 2012-11-04 23:01 Manfred nur tiun forigu
August Heinrich Hoffmann * Abendlied Germana Arg-1300-645 2012-11-27 18:18 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Abendlied Esperanto 2012-11 Arg-1378-645 2012-11-27 18:34 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 2013-01-27 Arg-1943-645 2014-01-28 23:29 Manfred nur tiun aldonu

August Heinrich Hoffmann,
Vespera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Surkampare iĝas
ree nun vesper',
milde subeniĝas
paco de l' eter'.
 
Nur de l' roko bruas
rivereta flu',
kaj la akvo fluas
ĉiam ĉiam plu.
 
Ne haltigas iu
ĝin je l' tagofin',
kaj vesper' neniu
ripozigas ĝin.
 
Mia kor', senlace
strebas ankaŭ vi,
vi ripozos pace,
nur se volos Di'.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1988-04-16.

Pri la aŭtoro vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/August_Heinrich_Hoffmann_von_Fallersleben.
La melodion verkitan de Christian R. Rinck
oni povas aŭdi en
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/abendwir.html.
Pri la komponisto rigardu:
http://de.wikisource.org/wiki/ADB:Rinck,_Johann_Christian_Heinrich.
{}