Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Supre staras la kapelo
Sur la pinto de la mont’,
La paŝtist’ en suna helo
Ĝoje kantas ĉe la font’.
 
Triste la sonorileto
De funebro sonas de
La altaĵ’ tra la kvieto,
La paŝtist’ jam kantas ne.
 
Ĝin ne povas aŭdi soni
La gajuloj post viv-fin’.
Ho, paŝtisto, iam oni
Portos supren ankaŭ vin.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian
retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.