Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Augustin Wibbelt * De aolle Pastor Basgermana Arg-1279-635 2012-10-29 12:52 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La maljuna pastro Esperanto 2012-10-28 Arg-1280-635 2012-10-29 12:53 Manfred nur tiun forigu

Augustin Wibbelt,
La maljuna pastro

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Predikon grandan tenis li,
Predikon pri la mond';
Kaj kiam tiun finis li,
Ne plu aŭdiĝis vort'.
 
Kaj finis li per tio, ke
Neevitebla estas sort':
Li mem ja ne eskapos kaj
Forprenos lin la mort'.
 
En helan la sunbrilon nun
Li venas el la sakristi',
Lin premas lia propra vort':
Ĉu la unua estos li?.
 
La tombo-psdon en trankvil'
Laŭlonge iras li -
Sinjoro kara, baldaŭ vi
Alprenos min al vi.
 
La vojo estis longa ja,
Kaj laca estas mi,
La ŝuoj eluziĝis, do
Min prenu, kara Di'!
 
Ĉe la tombeja pordo jen
Staranta restas li,
Kaj zumaa abelaro en
La branĉoj de tili'.
 
Eliras li el la tombej' -
Vivado ĉie ĉi!
"Mi pensas", diris li, "Sinjor',
Ne urĝas jam al mi."
 
Traduko de la Basgermana poemo "De aolle
Pastor" de Augustin Wibbelt (*1862-09-19
- †1947-09-14) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2012-10-28.

Ich, Manfred Retzlaff, fand dieses Gedicht
in dem Heft "Kleine Westfälische Reihe",
Nr. VI/12, erschienen im Jahre 1957 in
dem Gemeinschaftsverlag "Aschendorffsche
Verlagsbuchhandlung" und "Deutscher
Heimatverlag Ernst und Werner Gieseking",
herausgegeben von Wilhelm Brockpähler,
Hans Riepenhausen und Hans Thiekötter.