Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vintronokto Esperanto 2003-02-19 Arg-1274-631 | MR-396-1 2012-10-26 15:14 Manfred nur tiun forigu
Nikolaus Lenau * Winternacht Germana Arg-1273-631 2012-10-26 15:03 Manfred nur tiun aldonu

Nikolaus Lenau,
Vintronokto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Malvarmo regas kaj glaci’.
Vaporas mia spiro, kiam
Tra l’ neĝo krake paŝas mi;
Antaŭen, nur antaŭen ĉiam!
 
Silentas en soleno ĉio!
Prilumas Lun’ piceojn jenajn,
Klinantajn en melankoli’
La branĉojn mort-sopiro-plenajn.
 
Frost! ĝis la kor’ penetru vi,
Ĝis varma kaj sovaĝa mia! 3)
Ke iam estu pac’ en ĝi,
samkiel en arbaro tia!
 
Traduko de la Germana poemo "Winternacht"
de Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2003-02-19.

Vidu ankaŭ:
http://de.wikisource.org/wiki/Winternacht_(Nikolaus_Lenau).