Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Auf der Lüneburger Heide Germana Arg-1260-624 2012-10-23 21:15 Manfred nur tiun aldonu
Oskar Breddermann Lüneburga erikejo Esperanto Arg-1262-624 2012-10-23 21:11 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Sur la Lujneburga erikejo Esperanto Arg-1261-624 2012-10-22 23:12 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
Sur la Lujneburga erikejo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Lujneburga erikejo,
Vi mirakle bela land'.
Tramigrante vin mi trovis
Multon ĉe la vojo-rand'.
Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,
Amatin', amatin';
Ĉar vi scias tion:ja.
 
2. Fratoj, ni tintigu niajn
Glasojn, ĉar la juna vin'
Netrinkite acidiĝos.
Do, ni nun eltrinku ĝin
Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,
Amatin', amatin';
Ĉar vi scias tion ja.
 
3. Kaj la hundoj, ili bojas,
La pafilo, knalas ĝi,
Ruĝojn cervojn volas ĉasi
En arbaro verda ni.
Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,
Amatin', amatin';
Ĉar vi scias tion ja.
 
4. Ho, vi rava belulino,
Bildo lakta-sanga vi,
Niajn korojn interŝanĝu
Ni, ĉar bonas tio ĉi.
Faleri, falera
Kaj juĥajrasa, kaj juĥajrasa,
Amatin', amatin';
Ĉar vi scias tion ja.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf der
Lüneburger Heide" de Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.