Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Nobla ĉasaĵo Esperanto Arg-1259-623 2012-10-22 18:53 Manfred nur tiun forigu
Hermann Löns * Edelwild Germana Arg-1258-623 2012-10-22 09:32 Manfred nur tiun aldonu

Hermann Löns,
Nobla ĉasaĵo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ĉasist' libera estas mi
En vasta ĉasadej',
Havanta ĉaso-rajton en
La tuta erikej'.
 
Laŭplaĉe ĝis la horizont'
Ĉasadi rajtas mi
Je cervoj, kapreoloj kaj
Ĉasbestoj ĉiuj ĉi.
 
Sed kion pleje ŝatas mi
En tuta la are',
Nek estas kapreol' nek cerv',
Ĉasbeto estas ne.
 
Ĝi estas freŝa knabinet',
Je kiu ĉasas mi
Ol je la cerv' kaj ĉiu best'
Volonte multe pli.
 
Kaj ke ne apartenas ĝi
Al mi, ne ĝenas min.
Ĉasist' libera estas mi,
Mi tamen ĉasas ĝin.
 
Traduko de la Germana poemo "Edelwild" de
Hermann Löns (*1866-08-29 - †1914-09-26)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.