Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Dum fluas klaraj fontoj Esperanto Arg-1240-617 2012-10-17 21:59 Manfred nur tiun forigu
N. N. 31 * Wenn alle Brünnlein fließen Germana Arg-1239-617 2012-10-17 21:48 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 31,
Dum fluas klaraj fontoj

 
tradukita de Joachim Gießner
 
1. Dum fluas klaraj fontoj,
Freŝiĝi volas ni.
Knabinon mi ne voku,
Per manoj gestas mi.
Knabinon mi ne voku,
Mi ne voku,
Per manoj gestas mi.
 
2. Per frapo de piedo
Alfluas mia am'.
Jen inter la knabinoj
La mia estas jam.
Jen inter la knabinoj
Knabinoj
La mia eatas jam.
 
3. Kaj ĉu mi ŝin ne amu?
Ĉar estas ŝi anĝel'.
Okuloj respegulas
Bluaĵon de l'ĉiel'.
Okuloj respegulas
Respegulas
Bluaĵon de l' ĉiel'.
 
4. La vangoj estas ruĝaj
Samkiel ruĝa vin'.
Pli ĉarma ne troviĝas
Ol tiu belknabin'.
Pli ĉarma ne troviĝas
Ne troviĝas
Ol tiu belknabin'.
 
 
 
Traduko de la Germana poemo "Wenn alle
Brünnlein fließen" de N. N. 31 en
Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html,
pli precize sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.