Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La aŭtuno Esperanto 2012-07-26 Arg-1210-600 2012-09-26 14:08 Manfred nur tiun forigu
Augustin Wibbelt * De Hiärfst Basgermana Arg-1209-600 2012-09-26 20:35 Manfred nur tiun aldonu

Augustin Wibbelt,
La aŭtuno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Riĉulo estas la aŭtun'!
Kun korb' kaj sako venas ĝi,
Plenigas nian domon, ĝis
Plenplena estas tiu ĉi.
 
Surkampe kaj en la ĝarden'
Troveblas superflu',
Kaj ankaŭ la birdetoj jen
Malsatas nun ne plu.
 
Riĉulo estas la aŭtun'!
La arbojn farbas ĝi,
Kaj ore brilas ĉie jen
Nun ĉiu arb-foli'.
 
Kaj ĉion ĝi fordonas nun -
Senhava restas ĝi.
Bonega estas la aŭtun'!
Dankemaj estu ni!1)
 
Traduko de la Basgermana poemo "De Hiärfst"
de Augustin Wibbelt (*1862-09-19 -
†1947-09-14) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2012-07-26.
 
1) aŭ:\\Dankemaj estu ni!