Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Kimme * Mein Norderney Germana Arg-1202-597 2013-01-08 09:36 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Mia Nordernej' Esperanto 1990 Arg-1203-597 | MR-238-1 2013-01-08 09:36 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Kimme,
Mia Nordernej'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ho, Nordernej', mi amas vin
El mia tuta kor'.
Insulo mia, ravas min
De l' ondoj la sonor'
 
De l' maro bru', de l' mevoj kri'
Kaj shtormo-kant' en hhor'!
Surkaje promenadas mi
Kaj ghojas mia kor'.
 
Saluton, urbo en la mar',
Che l' vasta maro-strand'!
Post shtorm-rezista digo-bar'
Sekura estas land'.
 
Kaj chiu, kiu devis de
Vi disdeigi sin,
Sopiras kaj esperas, ke
Li ree vidos vin.
 
Traduko de la Germana poemo "Mein Norderney"
de Ludwig Kimme (*1907-04-07 -
†1984-09-03) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1990.