Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz
 
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
Jen estas patro kun infanet':   La patro estas en korturment'.
Li havas knabon en zorga pen',   Enbrake tenas infanon li,
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"   Fileto, kial vi timas nur? -
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
"Filet', ĝi estas nebulzon'."   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Ho venu do, infan' al mi!   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
Mi belajn ludojn ludos kun vi:   Juvelojn havas mia patrin'.
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',   Kolorajn florojn ricevos vi,
Mia panjo havas vestojn el or'!"   Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —   Li logas min for al luksa festen'! -
"Ne timu, filet', ne timu vi,   Ne timu! Dormu, mia etul'!
Murmuras vent' en velka foli'."   Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Knabeto bela, sekvu min',   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!
La filinoj miaj vartados vin'.   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La filinoj, lertaj en danca rond-form',   La princinoj dancos dumnokte en rond'
Kantante, dancante vin lulos al dorm'."   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
En lok' malhela jen elfinar'!"   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
"Filet', filet', mi vidas precize: 1)   Mi bone vidas, mia filet',
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."   De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
"Patreto, patreto, li prenas min for!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"   Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
La patro ektremis, kun granda rapid'   La patro rajdas kun granda rapid'.
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Alvenas patr' al hejma kort',   Li pene venas al la kort'.
L' infanon prenis jam for la mort'.   La knabon prenis jam for la mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“