Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Erlkönig

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Antoni Grabowski       tradukita de Richard Schulz
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?   Wer reitet so spät durch Nacht und Wind?   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?
la patro kun febranta etul'.   Jen estas patro kun infanet':   Es ist der Vater mit seinem Kind;   La patro estas en korturment'.
La knabon firmtenas sur sia sel'.   Li havas knabon en zorga pen',   Er hat den Knaben wohl in dem Arm,   Enbrake tenas infanon li,
brakŝirmas lin varme sub mantel'.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.   Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"   Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? —   Fileto, kial vi timas nur? -
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!   Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht?   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"   Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? —   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   "Filet', ĝi estas nebulzon'."   Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. —   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   "Ho venu do, infan' al mi!   „Du liebes Kind, komm, geh mit mir!   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!
ni kune ludos en bril' de lun'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:   Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir;   Juvelojn havas mia patrin'.
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',   Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand,   Kolorajn florojn ricevos vi,
orajn vestojn havas mia patrin'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"   Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ —   Kaj vi ludos gaje kun papili'."
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',   Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht,   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —   Was Erlenkönig mir leise verspricht? —   Li logas min for al luksa festen'! -
"Karulo, trankviliĝu, infan',   "Ne timu, filet', ne timu vi,   Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind;   Ne timu! Dormu, mia etul'!
susuras vento tra seka kan'."   Murmuras vent' en velka foli'."   In dürren Blättern säuselt der Wind. —   Susuras arboj en la nebul'. -
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,   "Knabeto bela, sekvu min',   „Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn?   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!
la filinoj vartos, dorlotos vin.   La filinoj miaj vartados vin'.   Meine Töchter sollen dich warten schön;   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.
La filinoj dancos en nokta rondad',   La filinoj, lertaj en danca rond-form',   Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn   La princinoj dancos dumnokte en rond'
vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."   Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ —   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?   Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'
"elfinoj jen kun obskura bril'!"   En lok' malhela jen elfinar'!"   Erlkönigs Töchter am düstern Ort? —   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)   Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau:   Mi bone vidas, mia filet',
salikoj la grizaj trompas nur vin."   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."   Es scheinen die alten Weiden so grau. —   De grizaj salikoj jen estas aret'. -
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',   „Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt;   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"   Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ —   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   "Patreto, patreto, li prenas min for!   Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!
Elfreĝo krude perfortas min."   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"   Erlkönig hat mir ein Leids getan! —   Elfreĝo venis al sia cel'! -
 
Rapid-horora la patra rajdad' -   La patro ektremis, kun granda rapid'   Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind,   La patro rajdas kun granda rapid'.
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.   Er hält in Armen das ächzende Kind,   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',   Alvenas patr' al hejma kort',   Erreicht den Hof mit Mühe und Not;   Li pene venas al la kort'.
prenita estas la knab' - de l'mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.   In seinen Armen das Kind war tot.   La knabon prenis jam for la mort'.
 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe,
pri la tradukinto la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Pri la balado vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade).
La muzikon, kiun verkis la germana komponisto
Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta
video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A.
Pri la komponisto informiĝu en
http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert-
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
  1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“