Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 
tradukita de Clarence Bicknell   tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de N. N. 101
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,   Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.   La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:
Ne restas parenco, ne unu rozflor'   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,   ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;   Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!   Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.
Nun viajn petalojn disĵetas mi for   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:   En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!   Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.
 
Tiel same volonte formortus mi mem,   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,   Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus
Se ne plu min atendus amika manprem'.   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.   Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,   Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,
Volus loĝi izola sen amo-respond'?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?   En la dezerta mondo volonte kiu restus?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
 
        Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.